Miaj renkontiĝoj en la jaro 2000
La periodon post la milito mi multe uzas por viziti esperantistajn renkontiĝojn. La vojaĝoj feliĉigas homon kaj pligrandigas ĝian scion. Tamen, tion oni povas atingi per kutimaj turistaj agencoj. Sed afero kiu min pli ĝojigas ol la vojaĝo mem estas ebleco revidi malnovajn amikojn el la tuta mondo, kaj ekkoni la novajn. Tial mi kutime dividas jarripozon en kelkaj partoj, kaj vojaĝas (averaĝe) unufoje je kvar monatoj.
La jubilean Novan jaron mi celebris kun esperantistoj en germana urbo Wetzlar, kie okazis Internacia seminario (IS – 27.12.1999 – 03.01.2000). La urbeto troviĝas proksime de Frankfurt, kies aerhaveno min tiom surprizis ke mi ne kredis ke mi tamen sukcese venis al la trajno. La seminario estis bone organizita, kun 280 partoprenintoj. La temo estis: “Jarmilo finiĝas, kio estas malantaŭ ni”. Mi ankaŭ prelegis pri balkana duoninsulo, kiel kriza regiono en la lasta jarmilo. Novjara festo estis en la speciala etoso, ĉar ni havis sep novajn jarojn (por Japanoj, Rusoj, Litovoj, Eŭropanoj, Britanoj, Kvebekanoj kaj Kalifornianoj). La manĝejo estis ornamita per malnovaj komputiloj kiuj atendis la faman jarmilan problemon. Jam tradicie, por Internacia vespero mi verkis humuristan poemon. Komputilan problemon, tamen, mi rimarkis nur en Sarajevo, kie policistoj en aerhaveno mane enskribis alvenintajn gastojn.
Printempe mi iris al Kroatio, en Bizovac apud Osijek. La renkontiĝo MIRO ĉijare signifis “Marioneta internacia renkontiĝo” (okazis 17.4.-21.4.2000), do la temo estis
Kun kroataj esperantistoj mi estis ankaŭ dum ilia kongreso kiu okazis 27.5.2000. en Đurđevac, apud Koprivn
ica. Mi estis speciala gasto el Bosnio kaj Hercegovino. La ĉeftemo estis organizado de venontjara UK. Krom oficiala programo, estis ankaŭ katolika meso en Esperanto.IJK okazis en Hongkongo, kaj tial Eŭropanoj ĝenerale ŝanĝis la celon. Preskaŭ 200 partoprenantoj iris al Helsinki, kie okazis Kultura Esperanto Festivalo. (17.07-23.07 2000). Mi ankaŭ iris tien ĉar mi opiniis ke estas pli facile ricevi Finnan ol Izraelan vizon (kie samtempe okazis UK), sed ne eraris. Sperto de nordaj someroj kun blanka ĉielo je la 23,30, lagoj, pura ĉefurbo apud malpura Balta maro kaj saŭnoj estas neforgeseblaj, sed la programo mem estis aparte interesa. Ĉiun tagon estis koncertoj, teatraĵoj, filmoj kaj prelegoj. Modernaj muzikaj direktoj enfluis ankaŭ al Esperanto muziko (gr
La aviadilo dum du horoj transflugis Estonion, Latvion, Litovion, Pollandon, Slovakion kaj alteriĝis al Budapeŝta aerhaveno. Inter la 23-a kaj 26-a de julio mi vizitis Memzorgan lagumadon (MELA) kie mi tendarumis apud artefarita lago en vilaĝo Délegyhaza. Estis varme, granda kontraŭo al malvarmeta Finnlando, sed partoprenis nur kvar personoj.
Mia celo en Hungario estis Internacia junulara semajno (IJS), kiu okazis en Nyiregyháza en la norda Hungario (27.07-02.08) kun 120 partoprenantoj. Mi trovis tie multajn novajn amikojn, kaj renkontis ankaŭ kelkajn kiuj venis el Helsinki, sed tervoje. Bedaŭrinde, mi partoprenis nur tri tagojn, ĉar la jarripozo finiĝis. Tamen, mi vidis la perlon de la renkontiĝo, geedziĝon de esperantistoj Norbert el Germanio kaj Ilka el Hungario kiuj ekkonis unu la alian dum la sama renkontiĝo antaŭ du jaroj.
Do ĉi tiun jaron mi vidis ke Esperanto funkcias en diversaj okazoj, en sciencaj interparoladoj, rok muziko, preĝejaj mesoj, geedziĝoj, naĝado en lago, grimpado al montaro, varmigado en saŭno, en trajnoj, novjaraj festoj kaj en familioj. Kvankam en 2000 mi ne partoprenis mian plej ŝatatan okazon (Internacia junulara kongreso), mi estas tre kontenta pro abundeco da okazoj kie mi sukcese reprezentis Esperanto ligon de Bosnio kaj Hercegovino.
Ribić Samir