SALUTO A NOVJARO EN VECLARO

 

Sufiĉe ofte en mia cerbo

venas unu bona proverbo.

"Trian fojon helpas eĉ Dio"

eĉ se temas pri vojaĝ' al Germanio.

Kiam mi post longa atendado

finfine eniris en la ambasado,

oficistino surprizis "Kio estas tio?"

Mi diris "Internacia seminario".

Mi ne sukcesis kun Kasel kaj Berlino.

Ĉifoje vizon donis min oficistino.

Mi deziris celebri jaron du mil.

Pro tio mi vojaĝis per aviadil'.

Tio postulis iomete ŝpari,

sed tamen mi deziris veclari. (*)

 

Kaj kiam mi trovis la gastejon,

surprizo estis ĉe akceptejo:

Rapida akcepto, preskaŭ subita,

certe viruso 2000 estis aktivita!

 

Mi turniĝis al vesper' interkona,

kiu pli estis vespero bastona,

ĉar se vi ne konas alies nomon,

Vi estos batita per paper bastono.

 

Mi rigardis programon. "Ho, urbo ludo!".

Mi ekkonos ĉion en la apudo.

Ŝtuparo supren, ŝtuparo suben,

kalkulu ilin, vi fuŝis, sendube!

Denove kuru trans la ŝtuparo.

Trovu eliron el la arbaro.

 

Ĉio min tamen ne ĝenis.

Al gastej' finfine mi venis,

Kaj voĉego rompis la silenton:

"Por ekskurso ne plu biletojn!"

Sed unu penso helpis min elteni,

Frankfurton mi vizitos antaǔ reveni.

 

Do, mi ripozis en la Domo.

Vespere rigardis koncerton de Jomo.

Kaj finfine estas tute en ordo

ke ni havu Ginisan rekordon.

 

Proksime de amasloĝejo

troviĝas unu publika naĝejo,

kie por atingi korpan puron

estis komplika ĵetonproceduro.

 

Sed trinkejo estis eĉ pli konfuza.

Por ĝin kompreni vi devas esti ruza.

Mi ĉiam aĉetis kaj vendis la glason,

Kvankam tio ne plenigis gastejan kason. (**)

Kaj propra trinkaĵo estis malpermesata.

Aŭ aĉetu la glason, aŭ restu soifa kaj malsata.

Kaj venis atendado de jaro du mil.

Ĝin mi ne atendas aput komputil'.

Kiom da manĝaĵo sur unu sola loko:

Salatoj, kankeroj, viando de koko,

kukoj, salamo de krokodiloj,

kaj kelkaj malnovaj komputiloj.

Nur unu penso flugis tra aero:

Kiel meti ĉion en papertelero?

 

Ses, kvin, kvar, tri, du, unu, nulo!

Malfermu dormantojn la okulojn!

Salutoj, gratuloj, ŝampanjo kaj kiso,

tiel maniere nur dum la IS-o!

Kaj sep Novaj jaroj por la sama mono,

ĉar ni venis el sep tempozonoj!

Tutan nokton daŭris la dancado,

kaj por kelkaj ankaŭ la manĝado!

 

Post la Nova jaro, tago unua,

por mi ĉiam estis sufiĉe enua.

Pro tio mi iris al komuna promeno,

Kiu iris tra diversaj terenoj.

 

Vespere Amanda venis prelegi

kiel pasportservon oni povas legi,

kaj demonstris sian alvenon al Parizo

per unu iom limigita striptizo.

Ĉu la demonstro estus eĉ pli bela

se ŝi nin montrus alvenon al MELA?

 

Ĉiuj LEGO kuboj necesaj por temo,

por ĉi tiu ĵus verkita poemo

kolektiĝis dum Marburga ekskurso,

kiu okazis post muzika konkurso,

bona por oreloj, malbona por osto,

kie niaj simiaj avoj iam havis voston.

Seĝoj mankis, ni sidis sur la planko,

sed mi povas diri: "IS, dankon!"

Eble mi rakontos iam al mia fil'

kiel bele mi atendis jaron du mil.

 

 

(*) Verbo menciita en konfirmilo: Havi bonan etoson

(**) Por ĉiu glaso vi devis pagi du markojn kiuj estis redonitaj post fintrinkado

 Reen