Certe la plej grava renkontiĝo kiu influis ke mi restu esperantisto estis Somera Lernejo, 1983. Kelkaj ekkonis min en Brčko, vidis mian potencon, kaj invitis min al somera lernejo inter la 5-an de julio kaj la 15-an de julio, 1983. Tjentište estas neforgesebla loko. Fama pro batalo el dua mondmilito, belega nacia parko, kun naturaj belecoj, tiun jaron festis 40 jarojn de la batalo kaj invitis junularon el tuta Jugoslavio. Inter ili estis ankaŭ esperantistoj. Hodiaŭ mi malofte renkontas partoprenintojn, sed mi estis vere fascinita kun la etoso. Ni lernis multe, kiel en vera lernejo, Esperanton, gramatikon , kantojn kaj organizadon. Vespera programo estis tre agrabla, sed daŭris nur ĝis noktomezo. Kvankam nur instruisto estis el eksterlando mi tiam ekparolis la lingvon. Post la ekzameno mi estis surprizita. Pasis nur 7 monatoj, kaj mi rajtas instrui Esperanton! Nekredeble!