Kongreso de TEJO en Euxropa centrejo
Pasis jam du jaroj de mia lasta poemo
Kiu havis IJK-on por la temo
Cxar en Hongkongo mi ne estis,
Tamen la sama demanso restis:
“Saluton Samir, cxu vi verkis jam poemon?”
Mi diris “Ne, cxar unue mi devas kolekti temon”
Do, mi venis al aerhaveno “Sxarl de Gol”
Kun dorsosako cxirkaux mia kol’
Kaj la doganisto simple lasis min,
Dank al Dio, mi evitis demandojn sen fin’,
Rapide vizitis Belgion, Nederlandon, Luksemburgon
Kaj eniris en trajnon kiu veturis Strasburgon.
Kaj kiam mi venis en tiu urbo kun famo,
Homoj en gicxeto klarigis kiel uzi la tramon,
Sed tamen mi ne sciis unu aferon,
Distingi modernan tramon de flugilo tra aero.
Post sukcesa alveno al la kongresejo,
Ni ricevis diversaj ajxojn en la akceptejo.
Inter ili estis unu plastika ilo,
Kiun organizantoj nomigis la sxlosilo
Dirinte ke mi nur bezonas gxin tratiri,
Kaj poste facile en la cxambro eniri.
Tratiris unuan fojon, restis rugxa lumo.
Ripetis denove kaj denove, cxe mi estis pensumo:
“Bonsxance ke ili estas nur por la dormejo,
Tiu ripetado gxenus min antaux necesejo”
Sed, post la tratiro dek sesa,
Eniro en cxambro estis sukcesa.
Unua ekskurso dum la semajno,
(Atendu momenton ke trapasu la trajno)
estis vizito al Euxropa konsilo.
Niaj politikistoj uzas gxin kiel la ilo:
Por diri al popolo: “Se vi estos bona,
Ni aligxos al konsilo kaj ricxeco mona”.
Sed nun, mi rajtas fari la demandon:
“Kiu kun mi, kiu estis tie antaux la lando?”
La plej interesa prelego dum la tuta semajno
(Atendu momenton ke trapasu la trajno),
do la prelego kun bona sukceso
parolis pri taoismo kaj sekso.
Dum koncertoj de Jomo kaj Esp-desperado,
Farigxis unu filosofia demando:
Cxu pli bonas esti sola kaj malmola,
Aux mola kaj tute ne sola?
Cxefa ekskurso iris iom al la sudo.
Tute ne kutime cxar ne estis jxaudo.
Urbo estas aliflanke de Rajno
(Atendu momenton ke trapasu la trajno),
Do, en Frajburgo ni devis rapidi,
Kaj iris al la lago kie povis nagxi kaj sidi
Post la reveno ni havis la sxancon,
Rigardi Serbajn popolajn dancojn,
Kantojn de Melnikova por trankviligxi,
Kaj de “A priori” por enbruigxi.
Cxu restis ankoraux io ajn?
(Atendu momenton ke pasu la trajn’),
Do, estis vizito al la urbocentro,
Kie estas prezoj dolorigaj por ventro.
Gvidanto estis Strasburgano maljuna
Kun striktemo kaj bonkoremo kuna.
Li klarigis ke nomo “Eta Francio”
Ne rilatas kun Sxirak sed prostitucio.
Cxiutage dum la vespermangxo,
Ni auxdis novajxojn pri la arangxo,
Kaj parolistino provis amplifiki la sonon
Kriinte al iu portebla telefono.
Denove kantis Jomo kaj liberecanoj
(Atendu momenton ke pasu la trajnoj),
kaj kongreso havis tiom bonan gufujon,
ke diskejon mi vizitis nur unu fojon.
Sed krome, oni lernis diversajn dancojn,
Kaj poste havis por masagxo sxancojn,
Dumnokte rigardi esperantajn filmojn,
Trinkante diversajn francajn vinojn.
Certe la loko allogis ne nur esperantistojn,
Sed ankaux multajn lokajn policistojn.
Tutmonde franca pano baget’ estzas fama,
Kaj kvankam matenmangxo cxiam estis sama,
Mi povas diri ke mangxajxo estis bona,
Se ne konsentas formangxu kolektajxon bombona.
Homoj kiuj sidis en la parka korto,
Povis auxskulti “Krion de morto”
Kompare kun muziko de tiuj demonoj,
Muziko de “Dolcxamar’” estas belsono.
La lastan vesperon de la semajno
(Atendu momenton ke pasu la trajno)
estis la lingva enurba festivalo.
Je la komenco ne estis idealo.
Kvankam jam estis preparitaj tendoj,
Pro pluvo estis grandaj atendoj.
Dum homoj prezentis lingvan kontinenton,
Kim samtempe faris sian strangan baleton.
La trapasintoj estis vere je la cerbumo:
“Kion faras tiu en kalsono kun vakumgumo”
Kaj por la lasta vespermangxo estis la rostajxo.
Mi timas ke dikigxos mia postajxo.
Gxenerale mi diras: “Dankon, karaj Francoj”
Al Brazilo mi deziras bonsxancon!