Mia unua tasko rilate al organizado estis helpi pri organizado de Simpozio "Lingvo kaj internacia komunikado". Kvankam ne vere Esperanta renkontiĝo, ĝi estis la plej granda sukceso de mia Universitata Esperanto klubo kiu, kun fakultato por ĵurnalismo, organizis la simpozion. Preskaŭ tridek sciencistoj el eksa Jugoslavio partoprenis, menciis neceson de internacia lingvo, kaj kontribuis al internacia jaro de komunikado. La simpozio okazis la 30-an kaj 31-an de marto 1984.