Poema materialo pri la festivalo

(IJF Lignano Sabiadoro, 1998)

 

Pasintjara kongreso en urbo Asisi

sukcesis min vere surprizi,

ke Italoj povas ion bone organizi.

 

Sed por mi, plej mirinde estas tio,

kiel IJF aspektos sen fratoj Amerio?

ĉu sen ili povas helpi nur Dio?

 

Do, ŝajnas ke aferoj ŝanĝiĝos je radikoj,

ĉar nun ĉefan rolon havas Frederiko,

kaj kiel li akceptos gloron kaj kritikon.

 

Ĉi jare mi ne veturis per buso,

por ne ripeti okazon "Buso kaj Ruso", (*)

sed apud doganisto mi fartis eta kiel muso.

 

Ĉi jare mi vojaĝis per trajn',

kaj ne havis iun invitilon ajn,

sed mi pasis bone, gud, fajn! (**)

 

Ĉi jare mi rehavis la eblecon,

vidi la faman animalan specon,

nomatan "Italan akuratecon".

 

Nur en urbo Lignano Sabiadoro

homo povas senti en propra koro

ke egalas dek kvina kaj dek oka horo! (***)

 

Eble vi aŭdis ke armeo de Usono

havas submarŝipon sen ia sono

kiu certe kostas sufiĉe da mono.

 

Sed Itala armeo estas nekredebla.

Itala aviadilo estas ne nur neaŭdebla,

sed ankaŭ tute nevidebla! (****)

 

Do, nun ni rigardu la prosperon,

kaj aŭskultu la tutan veron,

pri programo okazintan vesperon!

 

Post la vespero interkona,

venis la vespero kanzona,

kun Valerio la Napolsona.

 

La kantado komenciĝis per fama krio

(en Itala lingvo "O sole mio"),

sed tio fakte ne estis la ĉio.

 

Ni povis aŭdi Napolajn kantojn,

en originalo, aŭ tradukitaj Esperanton,

aŭdinte ke Italoj estas bonaj amorantoj.

 

ĉi jare ree venis temp' por rido,

eĉ sen helpo de la televido,

per fama grupo "Fia koincido".

 

Tie mi vidis kiel la vivanta homo,

rapide fariĝis la fantomo,

kaj atendis kion faros Jomo.

 

Li sukcesis ĝojigi la multon

kaj por mi fari la kulton

precipe ĉar ne kunportis mamutojn.

 

Estis ankaŭ latina vespero por rumba,

tango, ĉa ĉa ĉa, paso dublo kaj samba,

sed por ni dauriĝas tradicia "La bamba".

 

Tiu dancludo venis ĉiujn en koron,

kaj ĉiuj sentis en piedfingroj doloron.

pro diskejo eta kiel kabin' por konduktoro.

 

Nun mi vidis kiel prelega temo

pri radiestezio kaŭzis iom da problemo,

ĉar tiuj strangaj iloj aktivigis tertremon! (*****)

 

Krom kutimaj komencantaj kursoj,

estis ankaŭ du belaj ekskursoj,

per ŝipo kaj per aŭtobusoj.

 

Mi ne forgesos vojaĝon per ŝipo

ĉar postmorgaŭ mi ricevos gripon.

Pro malvarmeco doloros min la ripo.

 

Kresku la arbo en Esperanto parko!

Protektu Billyn la ĉielarko!

Por IJF mi ne bedaŭros germanajn markojn!

 

 

 

 

Klarigoj:

* Fama MIRO - IJF karavano 1996.

** Angle oni skribas good, fine

*** Tiel skribis sur la afiŝo ĉe akceptejo

**** Proklamitaj aeroakrobaĵoj ne okazis

***** Nekredeble, la tertremo okazis nur du horojn post la prelego

 

Reen