Mi jam estis mezlernejano. Malgraŭ amasa sekcio en elementa lernejo, la mezlernejanoj ne interesis multe pri Esperanto, kaj mi aliĝis al studenta klubo. Kaj, mia unua vojaĝo kun tiu grupo estis al Bosanska Krupa, kie iam vivis la plej amata bosnia verkisto Branko Ćopić.
Unuamajaj renkontiĝoj estis interesa fenomeno de eksjugoslavia Esperanto movado. Ĉiam organizitaj en malgrandaj urboj, sed kiuj havis relative grandajn organizojn.
Ekzemple, Bosanska Krupa havis 30 membrojn en ilia klubo, kaj 8000 loĝantojn. Imagu ke hodiaǔ multaj Eǔropaj ĉefurboj ne havas tiajn asociojn.
La renkontiĝo mem estis iomete surprizo, ĉar loĝado estis sur planko de lernejo, kiel en nunaj IJK memzorgantejoj. Tamen, estis komuna manĝado, grimpado al fortikaĵo super la urbo kaj la plej bona estis vespera programo. Ah, jes, fuŝa titolo de broŝuroi restis.