Mia Esperanto agado venis en la krizo fine de 1984. Tiam mi aĉetis la komputilon "Spectrum" kaj ne interesis plu pri Esperanto. Tre malofte mi vizitis la klubon, nur, tute hazarde, unufoje mi vidis la kvizon de esperantistoj en aprilo 1985. Tiu estis kvizo de esperantistoj el la tuta Bosnio kaj Hercegovino kaj venkis mia klubo. Mi estis nur hazarda spektinto, sed tio estis mia sola Esperanto renkontiĝo en tiu jaro. Eĉ mia patro kiu kritikis min pro antaǔa finvenkismo diris "Relegu iam iun libron en Esperanto". Multaj opiniis ke mi ĉesis kun Esperanto. Sed baldaŭ venis nova periodo por mi.