Unuan fojon mi aŭdis pri Esperanto en 1977, kiam mi estis okjara. Mi rigardis en mia televidilo pupteatraĵon en unu stranga lingvo. Mi demandis mian patron "Pri kiu lingvo temas?" kaj li respondis "Ĝi nomiĝas Esperanto, farita el ĉiuj lingvoj po iom, mi mem konas vortojn pomo kaj pomujo." "Kiel bona ideo", mi pensis, "ellerni unu lingvon kaj tiel facile ellerni ĉiujn aliajn. Finfine, kiam venos komunismo, aŭ mondo el SF serioj, ŝtatoj ne ekzistos, kaj nur tielmaniere kreita lingvo fariĝos tutmonda!"

Mi ne ĉesis deziri lerni Esperanton. De tempo al tempo mi vidis ke en kelkaj lernejoj oni eĉ lernas ĝin, sed la mia tiam ne estis tiom bonŝanca. Ĝis la oka klaso ...

Mi jam vizitis la lastan, okan klason, kiam Smail Grbo organizis Esperanto kurson kun, je komenco, 500 lernantoj. Poste tiu nombro malgrandiĝis, kiel ĉiuj kursoj, sed tamen la kurson finis preskaŭ 80. Ne gravas ke nun nur mi estas aktiva esperantisto. Multaj ne povas interkonsenti kiom da esperantistoj estas en la mondo. Mi legis inter 20000 kaj 16000000. Certe la lasta nombro inkludas ĉiujn kiuj iam partoprenis la kurson, kaj la unua ĉiujn kiuj ĝisoste agadas por Esperanto.

Ĉiukaze mi rapide lernis la lingvon, kaj surprizis mian instruiston kiam dum unu leciono parolis pri Zamenhof en Esperanto plimulte ol li instruis, kaj post kvar monatoj jam eblis iomete paroli. Jes, tiam mi estis finvenkisto, ja ankoraŭ mi estis infano. Poste mi komprenis ke finvenkon mi ne vidos, sed mi ne bedaŭras ĉar mi lernis Esperanton, ĉar ĝi havas aliajn valorojn.

Kelkaj plenkreskuloj diris al mi "Lernu la anglan, Esperanto estas stultaĵo". Mi simple respondis "Mi konas ambaŭ, la anglan kaj Esperanton. Vi konas nek anglan nek Esperanton, kaj ne rajtas diri al mi ion!"