De Esperanto ligo mi ricevis la taskon gvidi la kurson en iu labortendaro. Mi mem estas maldiligentulo, kaj neniam partoprenis iun laborbrigadon. La laborbrigadoj en Jugoslavio laboris perforte, kiel nenie en Eŭropo, kvankvam la laboro mem havis pli politikan ol ekonomian signifon. Mi elektis Titov Drvar, denove fama urbeto el dua mondmilito. La vivo similis al vivo en kazerno, kvankam mankis pli da disciplino. Ellitiĝo estis je la 3,45!

La estroj de labortendaro ne donis min uniformon, kaj mi ne laboris ion alian krom gvidado de kurso. Mi estis sufiĉe juna kaj ne kutimis vivi kun primitivuloj kiuj ĝenis min dum dormado, do tiuj tagoj estis malagrablaj. Tamen, la kurso mem estis sukcesa, multaj jam post 15 tagoj komprenis iom da Esperanto. Mi ankaŭ lernis esti pli eltenebla, sed decidis: ne plu gvidi tiajn kursojn.