Do, mi vojaĝis al mia unua esperantista renkontiĝo. Ĝi okazis en urbo Brčko, hazarde mia naskiĝurbo, en kiu mi estis antaŭe nur en hospitaloj. Unuan fojon mi vidis multajn esperantistojn, pli ol 300. La renkontiĝo okazis inter 30-an de aprilo kaj la 2-an de majo, 1983. Unuamajaj renkontiĝoj estis kutime amasaj, kvankam tre malmultaj parolis Esperanton ĉar estis nacia renkontiĝo.

Rememoraĵoj? Vizito al bredejo, florkrono kie pro skriberaro ne skribis (kiam mi tradukas al Esperanto) "Por pereitaj batalantoj de la dua mondmilito" sed "Por pereitaj lipharoj de la dua mondmilito", serĉo de hejmo kie mi troviĝis per helpo de polico, kaj perdo de manĝkuponoj.