Mia impreso pri la kongreso

 

Mi vojaĝis apud la marbordo,

pensinte 'Ĉio estas en la ordo!'

Mi pagis la tutan kotizon.

Por Italio mi ne bezonas vizon.

Mi sendis la pasportnumeron,

kaj Alessandro la invitleteron.

Tamen, apud la landlimo,

pruviĝis mia ero da timo,

kiu devenas de homoj spertaj:

"Kun Italoj neniam estu certaj!"

Doganpolicisto diris "Eliru el buso!"

"Kial", mi pensis, "mi ne estas Ruso!" (*)

Pasintjare Rusoj sentis la similon.

"Nu, bonvolu, mi ne havas armilon."

Doganisto ne kredis al mia pasporto.

Finfine mi uzis Esperantajn vortojn,

kaj montris ĉion kion mi havis,

kelkfoje subskribis, do mi pravis.

La atendado la tutan horon dauriĝis,

sed, tamen mi finfine enlandiĝis.

Mi vojaĝis nokte, tage rigardis Romon,

kaj tiom laciĝis, forgesis hotelnomon.

Eble mi fartis iomete stulte,

Ĉar mi pagis al taksisto tro multe.

Ja, nun mi venis en Azizi,

kie IEJA planis organizi,

la kongreson de junularo Esperanta,

en la urbo de Francisko la sankta.

Jam estis la dudek dua horo,

kiam ŝtono falis el mia koro,

kiam mi vidis multajn konantojn.

Pro tio mi ŝatas Esperanton.

Cezar diris "Veni, vidi, vici", (**)

sed mi devas iomete malici.

Tiuj vortoj de fama militisto,

nun estas aplikeblaj al ĉiu turisto.

Je la kongreso mi ne vidas escepton.

Post atendado mi fartis la senton.

Mi venis, mi vidis, kaj en vico atendis,

preskaŭ du horojn, almenaŭ, mi kredis.

Ekzistas tie kelkaj elementoj,

kiuj al mi faras la sentojn,

ke mi estas hejme en mia urbo. (***)

Tion mi povas pruvi, sen ia dubo!

Ĉiu tage makaronoj, kiel dum la milito.

Mi eĉ dormis en soldata lito.

La kelneroj servis sen granda efiko,

kaj ĉiutage ĉesis la elektriko.

Sed ne serĉu ĉiam ĉiun eblan mankon.

La kongreso havis bonegan flankon.

Mi metas mian plenan preferon,

al programo okazintan vesperon.

Ĉiu vespero estis sufiĉe bona,

eĉ ankaŭ la vesper' interkona.

"Jomo kaj mamutoj" havis iun forton,

ŝteli la muzikon, kaj memfari vortojn.

Ĉu ekzistas iu ajn rajto,

paroli malbone pri "Kajto",

la grupon fascinitan pri infanaj ĝojoj,

kaj eble financitan de ŝtataj fervojoj. (****)

"Fian koincidon" mi jam antaŭe konis,

rigardinte ilin, en rideg' mi dronis.

Rimarku ankaŭ vesperon festivalan,

kun bona manĝaĵo, kaj muziko Itala,

kaj pianisto kiu ludis la kantojn,

gracioze kiel en glasejo elefantoj.

Certe la plej bona estis la spektaklo,

mi eĉ povas diri "La miraklo",

kiam ili prezentis sanktan Franciskon

kiu kantis kaj dancis kiel en disko.

Krome ni iris ankaŭ al la urbo.

En aŭtobuso mi fartis kiel en tubo,

kun tiu homa, granda amaso,

kiel en vagono de breda klaso.

Malnova urbo estas belega,

kvankam ne estas sufiĉe ega.

Sed, se malgrandeco estis ĝena,

ekzistis Firenco kaj Siena.

Prelegojn mi ne partoprenis multe.

Mi deziris dormi, kvankam ŝajnas stulte.

Sed, ne ekzistis iuj akcepteblaj kialoj

maltrafi prelegon pri la Italoj.

Mi evidentis ke Italanoj

estas similaj al miaj samlandanoj.

Oni povis ankaŭ kanti la kantojn,

lerni la Italan, aŭ Esperanton,

trinki strangan teon en la gufujo,

fari diversajn ceramikajn ujojn,

streĉi,preĝi, aĉeti kaj babili,

ami, dubli filmojn kaj korokodili.

Certe la plej granda krokodilo,

ĉi tie estis la televidilo.

Ĉiunokte po film' estis prezentita,

sed neniu el ili estis tradukita.

"La bamba" estas bela tradicio,

ĉe kiu al mi plej plaĉas tio,

ke mi rajtas ĉiujn junulinojn kisi.

Sed kion fari se mi urĝus pisi,

kiam la korpo puŝas sian ondon,

el mi, la tutan horon kaptitan en rondo.

Kara amiko, kara amikino,

nun venis de l' kongreso fino.

Ĉiu bela etoso limigite daŭras.

Tio estas vero, kvankam mi bedaŭras.

Adiaŭ Asisi, ariverdeĉi Romo,

morgaŭ mi ŝipvojaĝos al mia domo.

Se ŝipo dronus, mi estos malseka, (*****)

alikaze "Ĝis la revido, venontjare, en Rijeka"

Skribite en Azizi, Samir Ribiĉ

31-an de julio, 1997. Trg ZAVNOBiH-a 14

BA-71000 Sarajevo

Bosnio kaj Hercegovino

Klarigoj:

(*) Aludo al pasintjara IJF kiam doganisto elĵetis du Rusojn el

aŭtobuso kiu vojaĝis de MIRO al IJF, kaj poste malpermesis

eniron de la tuta aŭtobuso.

(**) Mi vestis toĉemizon kun karikaturo de Cezar kiu vundita

elparolas tiujn vortojn.

(***) Mi estas el Sarajevo.

(****) Eĉ kvin kantoj temis pri trajnoj.

(*****)Ĉar vi povas legi tion, mi feliĉe revenis hejmen.

 

 Reen