Kongresa poemo el Vespremo

Mi ne forgesos pasintjarajn lumbildojn

kiam ni ankoraŭ portis Rijekajn kongresŝildojn

kiuj prezentis venontan kongresejon

kun sportaj terenoj kaj ĉambroj kun duŝejoj.

Dum la tuta jaro mi forlasis multajn ofertojn,

por fari kelkajn aliajn feriajn spertojn.

Mi diris ĉiujn "Ne, dankon"

por ripozejo mi elektis Zánkon.

Unu retmesaĝo venis kiel tertremo:

"Ni invitas vin al kongreso en Vespremo."

Kiel strange nun aspektis la kalendaro

kiu montris Zánkon dum la tuta jaro.

Sed ankaŭ skribis en tiu retmesaĝo:

"Ni havas saman tempon por atingi plaĝon"

Patro diris min "Estas eĉ pli bona emo,

ĉar mi jam estis unufoje en Vespremo"

Mi kutime vojaĝas kiel en kanto "Sola"

sed nun mi havis buseton kun seĝo mola.

Dek ses bosnianoj per ĝi venis kune,

kvankam iom ŝvitis ĉar estis tro sune.

Post longa vojaĝo venis la busetoj,

sed por trovi kongresejon ni bezonis profetojn.

Post iom da tempo ni tamen ĝin trovis,

kaj fari akceptadon rapide ni provis.

Sed mi aŭdis ĵus antaŭ la pordo,

"Prenu vian numeron, kaj atendu en ordo!"

La atendado ĉiam estas kiel kutime enua,

ĉar mi eniris nokte, je la dek unua.

Finfine mi ricevis longatenditan ŝildon,

kaj sur ĝi portis skorpisignan bildon.

Morgaŭ venis brigado kun tranĉilo,

kaj tute distranĉis povran aŭtomobilon,

por unu iom perverta celo

ke ĝi fariĝu la verda stelo.

Kaj, dum ni kantis niajn esperkantojn,

ili ŝprucis ĉiujn partoprenantojn.

Certe, mi venis ludi urboludon,

ĉar ne konis urban nordon kaj sudon.

Bonŝance, demandoj estis tamen solveblaj,

ĉar virinoj en turistoficejoj estis atingeblaj.

Posttagmeze mi kuris por vidi Balatonon,

sed anstataŭ tio mi grimpis al ŝtonon,

kaj ĉiam protektis orelojn kaj okulojn,

kontraŭ multaj atakintajn kulojn.

Mi ĉiam pensis pri Hungario kiel ebenaĵo,

kie akvomelono estas la plej alta montaĵo.

Sed irinte al Tihany ni grimpis tiom tro,

kaj mi ekpensis "ĉu ni estas ĉe MoKoRo?"

Sed tamen indis grimpi sur la monton,

mi bele vidis lagon kaj montris kruroforton.

Baldaŭ ekpluvis, kaj naĝado malebliĝis,

do tiel tiu trompo ankaŭ finiĝis.

Mi tiel revenis en la ĉambron dulitan

kun la tria lito anstataŭ duŝo promesitan.

Ne koleris multe pro tro mallonga lagumado,

ĉar venis la tempo por vesperumado.

Mi petis unu sukon kun pomo,

sed ricevis sukon kun kondomo.

"Por uzi ĝin, ĉu vi donacas knabinon?"

"Tio estas memzorgo", diris la kelnerino.

Stranga tempo venis, diris eĉ la suno,

kaj decidis kaŝi sin malantaŭ luno.

Kelkaj atendis mondofinon dum la eklipso,

sed mi priparis okulvitrojn, fotilon kaj ĉipson.

Kiel solena aspektis la preĝo komuna,

kiam subite malaperis la lumo suna.

Mondofinon tamen, bonŝance mi ne vidis,

sed bonan etoson mi fartis dum sidis.

Nova tempo venas, ho karaj fratoj,

kaj vespere Labambis eĉ multaj Kroatoj.

Dank al tiu etoso mi volis ĉardaŝi

post bongusta vino montrita de Silvaŝi.

Mi ŝvitis kiel laboristoj en varmaj fabrikoj,

sed eltenis ankaŭ gvidanto en longaj manikoj.

Same kiel eltenis nia fama nomo,

kiu dufoje koncertis, la legenda Jomo.

Tamen, mi devas ankaŭ indiki,

la duan fojon kantis kun "Amplifiki".

Jam mi kutimas vidi la Japanojn,

sed ĉifoje vidis eĉ ses afrikanojn.

Bedaŭrinde, ili ne estis Esperantistoj,

sed anstataŭe estis profesiaj dancistoj.

Kiu ne ŝatis iliajn monotonajn kantojn,

samtempre rigardis klaŭnpupteatron.

Ĉiuj povis ankaŭ uzi retajn komputilojn

Aŭ gufujumi "Ĉu skorpioj ŝatas pesilojn"

Kaj venis tempo por granda festo,

pro kiu iris ĉiuj al Budapeŝto.

La plej frua ellitiĝo dum mia esperanta ago

rememoris min al pasintaj soldataj tagoj.

Do venis tempo pruvi ke finfine pravas,

dirantoj ke esperantistoj tamen ion gravas.

Ni vojaĝis per speciala, aparta trajno.

Ne tro luksa, sed estas vero, ne ŝajno.

Kaj aŭdis voĉon en disaŭdigilo stacia

kiu salutis nin en la lingvo internacia.

Dank' al unu disdonita papero,

multaj konis kanti "La esperon".

Ni lasis en parko noven monumenton,

kaj iris rigardi hungaran parlamenton.

Grava malkovro pri parlamentejo

estas ke danĝeras viziti necesejon.

Nun mi iris por libera vizitado,

kaj mi havis malfacilan elektadon:

Margareta insulo, traurba promeno,

ĉu veturilmuzeo, aŭ bestĝardeno?

Mi tiel finfine decidis rigardi la aviadilojn.

Bestĝardenon mi vidis, se temas pri krokodiloj.

Finfine mi naĝis en Balaton lago,

kvankam estis nuba, malvarma tago.

Unuj naĝis, aliaj partoprenis olimpikojn,

kelkaj manĝis kaj forigis formikojn.

La plej interesaj eventoj en ĝeneralo:

Akvobiciklado kaj la ŝprucbatalo.

Ĵus kiam ni revenis, kiel Dia puno,

denove aperis post nuboj la suno.

En Pápa mi vidis husarajn paradon,

dum Italoj havis fudbalan katastrofadon.

Rilate al sporto, ni vidis ankau ŝakon,

kaj bonegan tekvondo atakon.

Tiuj blankvestuloj minacis al partoprenantoj:
"Ne ŝercu kun ĉi tiuj organizantoj!"

Mi decidis partopreni krome unu grupon,

malplenstomake, ĉar ne ŝatas dolĉan supon.

Mi prelegis sen kotizrabato kaj pago

pri mia lingvo dum la lingvotago.

Kaj finfine ni havis malfacilan taskon:

saluti multlingve kiel papo dum kristnasko.

Do nun estas internacia vespero,

mi finas poemon kun espero

ke morgaŭa balo estos agrabla,

kaj ĉiuj tamen estos vojaĝkapablaj.

Promesi venontjaran viziton povas esti mensolgo,

malproksima estas por mi Hong Kongo.

Sed unu aferon mi tamen promesos:

Kongreson en Veszprém mi ne forgesos.

 

Reen