VORTARIS
Vi certe konas la ludon Tetris, la simplan, sed nekredeble faman ludon.
En la jaro 1996 mi vidis la ludon Textris, kiam vi, anstataŭ plenaj lineoj, devis krei anglajn vortojn. Tio estis bonega ideo, kaj en 1998 mi skribis ludon Vortaris kie vi kolektis vortojn en Esperanto. Bonŝance, mi trovis ĉe Interreto la tutan PIV en unu dosiero kaj elektis 3 ĝis 7 literajn vortojn. Poste mi skribis variantojn por:
Windows 95/98/NT 3.51/NT 4.0/2000
Windows 3.0/3.1
DOS grafika versio
DOS teksta versio
Linux teksta versio
Kaj rigardu kiel la ludo aspektas. Vi povas movi literon dekstren, maldekstren, aŭ ŝanĝi la literon al la hazarda per la "supren" klavo. La poentoj dependas de longeco kaj pozicio de la vorto. Por unu vorto vi povas ricevi inter 8 kaj 2187 poentojn!
Se vi volas havi la ludon ...!
Reen