RIJEKA APUDMARA, KONGRESO KVINDEK KVARA
Venis tempo por plenumi promeson
ke mi vizitos ĉi jaran kongreson.
Mi ricevis malaltan partoprenkodon,
ĉar aliĝis dum unua aliĝperiodo.
Tamen, tio ne sufiĉis por superrabato,
ĉar mi havas tro altan naskiĝdaton.
La kongreso okazas en Rijeka,
kie la maro estas sufiĉe feka
kaj por tiuj kiuj ŝatas mareniron,
organizantoj krome faris MIROn.
MIRO estas unu renkontiĝo brila,
kvankam konata kiel tro krokodila,
kie, se vi eltenas aĉan manĝaĵfaron
povas ĝui saltante en la maron.
Sed finiĝis ankaŭ ĉi jara MIRO,
kaj venis la tempo por foriro.
Ni preskaŭ tri horojn atendis la aŭtobuson
sed ŝoforo certe serĉis araneon kaj rubuson. (*)
Finfine la buso subite alvenis
kaj nin ĉiujn forprenis.
Laŭ rivero Rijeka ricevis la nomon,
kaj mi vidis riveron: homojn kaj homojn ...
kiujn antaŭ la kongresa akceptejo
atendis organizantoj kaj prezidanto de TEJO
Bonŝance, mi atendis nur malpli ol horo,
enspirante de ĉiuj ŝvitan odoron.
Ŝlosilon mi havas, kaj en ĉambron venis,
ĝi estas komforta, sed io min ĝenis.
Certe oni povas en la ĉambro kuŝi,
sed nek eblas necesejumi, nek duŝi.
Ha, ne gravas, komuna necesejo restas
sed sur ĝi skribas ke por virinoj estas. (**)
Nu bone, mi iras al necesejo sur alia etaĝo,
sed tiu estis por malpli ol dekoka aĝo.
Mi demandis iun "Ho, samideanoj
kiuj estas por tridek jaraj vir-B-landanoj?"
Poste tiuj skribaĵoj sur la pordoj,
malaperis kaj ĉio estis en ordo.
Mi jam delonge vizitas aranĝojn,
sed nenie mi havis tiom bonajn manĝojn.
Nun mi estas malfeliĉa homo.
Kial mi ne studis en ĉi tiu domo!
Sed estos io kion mi ne forgesos ĝis morto.
Verŝajne, temas pri la fama megatorto,
kiun oni priparis por sesdeka jariĝo
de TEJO sed sen ĝia emeritiĝo.
Mi ofte televide aŭdas ke Kroatio
estas ŝato kiu defendas demokration.
Tion vi vidas rigardinte aliĝliston:
al ĉiuj tri partoprenantoj po unu policisto (***)
Ilia tasko estis defendi la kongresan ejon
kontraŭ teroristo nomata "Prezidanto de TEJO".
Do, ke sciu nun ĉiu cerba nervo:
Ne egalas pasporto kaj pasporta servo. (****)
Ĉi jare mi estis unu entusiasmulego
kiu partoprenis eĉ ses prelegojn.
La plej grava kaŭzo estis parte
ke prelegejo troviĝis sufiĉe aparte,
kaj se mi ajn devis al prelegejo veni,
mi estis maldiligenta por reveni.
Vespere okazis eĉ du teatraĵoj,
ambaŭ kun cent preskaŭ samaj paĝoj (*****)
La spektantoj de l' unua plenigis buson ses
sed plejmulte aŭskultis nur vorton jeeees.
Dum dua teatraĵo mi vidis nekredeblan veron
kiom multe Germanoj povas drinki bieron (******)
Koncerto de JINX estis bruo sen baroj,
ĝis la momento kiam venis najbaroj.
Tial koncerto de Jomo finiĝis akurate,
kvankam ni volis plu, li ĉesis aŭtomate.
ANONCO: Se vi forgesis uzi iun sufikson,
ĉe Kataluno Arnau AĈETU KOMIKSON! (*******)
Kromaj agadoj inkludis la povon
kiel senrompige ĵeti la ovon,
lerni lingvojn Kroatan kaj internacian
rigardi ankaŭ vesperon nacian.
fari paperajn kaj aliajn etaĵojn,
partopreni du pupteatraĵojn,
lerni danci, kaj fuŝi sendube,
fari nodojn, muziki kanalizaĵtube,
perlumadi, kandelojn vesti en koloro,
aŭ eĉ fariĝi radioamatoro!
Nokte estis diskejo, gufujo kaj filmoj,
kvankam ofte fermitaj - amuzo sen limoj.
Kaj por altigi la musklan forton,
ni inventis novan, specialan sporton:
grimpado tra ŝtuparo ĝis ĉambra eniro,
ĉar lifto funkciis laŭ propra deziro.
Certe la plej granda fonto por rido,
estis la kongresa bona televido.
Mi gratulas al tiuj bonaj ideoj,
malfacile troveblaj kiel araneoj.
Dankon organizantoj, mi ŝatas la kongreson,
kvankam morgaŭ mi portos nur impreson.
Tago finiĝas, malleviĝas la verda flago.
ĜIS REVIDO APUD BALATON LAGO.
--------------------------------------------------------------------
Klarigoj:
* Temas pri du taskoj de urboludo
** Iu (ne organizantoj) skribis sur kelkaj necesejoj kaj
duŝejoj ke estas por viroj, aŭ virinoj.
Poste la organizintoj devis trovi alkoholon por purigi la
pordon.
*** Hazarde, studentoj de policakademio loĝis kun ni, kaj ankaŭ
ĉar la vesperaj koncertoj estis publikaj, neniam mi vidis E-aranĝon
kun tiom granda polica kontrolo.
**** Policistoj nokte kaptis la prezidanton ĉar li estis sen
pasporto kaj liberigis lin post tridek minutoj
***** Temas pri teatraĵoj de SEK kaj Kia koincido. En ambaŭ
teatraĵoj la ripetado de samaj frazoj estis nekredebla. Ekzemple
frazon "Ĉu estas ĉambro 99? - Jeees!" ni aŭdis pli ol dekfoje.
****** Aktoro eltrinkis kvar botelojn.
******* Nekredeble laŭte li anoncis siajn komiksojn.