IS 2002/2003, Trier
Ĉi-jara IS okazis en Triero,
la urbo kiu povas kun fiero
diri ke ĝi havas dumiljaran vivon
ekde Romo ĝis Marksa naivo.
Povra Marks ne pensis ke komunismo
Iam fariĝos nur unu ekstremismo.
Do, logike, ekstremismo estas la temo,
de IS, ne de tiu poemo.
Sed, ĉiuj esperantistoj de Uralo ĝis Parizo,
scias ke vorto »Seminario« indas nur por atingi vizon.
De tempo al tempo, IS-mallongiĝo,
havis ankaŭ signifo ŝanĝiĝon.
Kelkfoje ĝi estis »Ideala Silvestro«,
kelkfoje »Iom Stranga domestro«,
ofte signifis »Intensa Seksamo«
ĉijare estis »Iutempe Salamo«!
En Trier faru fotojn de maten', nokt' kaj tagmanĝo.
Miksu tiujn bildojn, neniu rimarkos ŝanĝon.
Homoj kiuj kredas je viv' en ĉielo,
scias ke malfacilas fariĝi anĝelo.
En Trier tamen sufiĉis montri la bildon
(se vi ne rimarkis, ĝi estas sur ŝildo), (*)
trovu la novulon, aliseksan prefere,
vi jam anĝeliĝis sen flugi aere.
Sed, eĉ la anĝeloj povas fari pekon:
Puŝu ruĝan butonon – ĉio iĝos fekon!
Se vi havus propran bieron nur por gorĝmalsek',
Vi devas pagi la punon, eĉ eŭrojn kvindek! (**)
Al mi vere plaĉis vidi duan fojon,
faman frizan grupon kiu amas fervojon,
kvankam mi ne scias ĉu tio estas amo,
aŭ »Kajto« estas fervojista reklamo.
Mi vere volis Luksemburgon iri,
sed la kotizkolektanto ne sukcesis diri
kiam li troviĝos en la akceptejo.
Mi triste vidis busojn forirante gastejon.
Sed baldaŭ iu savis miajn nervojn,
ĉar nin ŝoforis sinjor' Libroservo,
en lia kombio sufiĉe eta kaj malnove
sed kiu, mirakle, tamen estis veturpova.
Vespere, se vin dormigis »Kuracistoj«, vekigis Denis
Tamba,
kun muziko en stilo »Esperantoooo, kamba lamba«
Nun mi havase demandon dirotan per mikrofono
»Je kio diversas dommastrino kaj la ruĝa butono?«
La ruĝan alarmbutonon vi ne rajtas puŝi,
dum la dommastrinon vi ne rajtas eĉ tuŝi! (***)
Por kelkaj homoj ne sufiĉis ĉiutaga pluvo,
sed aldone naĝis en naĝejo, jen la pruvo,
ke la akvo estas tamen la ĉefa afero,
por la homoj kiuj ne preferas bieron.
La bieramantoj ricevis la eblecon,
vidi ankaŭ merkatkonkurenco.
Estis unu prezo en junulargastejo,
kaj duonita en memzorgantejo.
Nun mi scias ke »Teatra vespero«
signifas »Trovu multe da necesejpapero,
motru, ĵetu ĝin, kaj faru per ĝi turon,
vi jam aliĝis al teatra kulturo!«
Antaŭ diri »Jaro Du mil du – amen«,
ni eksciis kiel sukcesis Le Pen, (****)
transvestiĝis al solena vestaĵo,
atendinte ke pasu la jara restaĵo,
starinte por banket' en malrapida vico.
La birdo nin salutis kun iom da malico. (*****)
Finfine venis ĉiuj ses novaj jaroj.
Intertempe fariĝis novaj amaj paroj.
Homoj dancis kaj kisis ĝis frua mateno.
Poste venis silento ĝis novjara promeno.
Ĝi komencis bone, sed baldaŭ fuŝis,
okazis granda pluvo, kaj ĉiuj vestaĵe duŝis.
Por skribi plu, jam estas tempa krizo,
kaj mi mencios nun nur la lingvan kvizon.
Mi jam antaŭe sciis ke similas Hispana kaj Itala,
nun eksciis ke similas Esperanto, Volapuk kaj
Neandertala. (***)
Do, finfine, al organizantoj kaj partoprenantaron,
mi denove deziras »Feliĉan Novan jaron«
-----------------------------------------
* La anĝeloj estis pli spertaj partoprenantoj de IS
kies tasko estis helpi al novuloj por kompreni tiun IS frenezon.
** La organizantoj diris ke la puno por pusxi rugxan butonon
estas mil euxroj, dum la puno por fumi en la cxambroj aux havi trinkajxon
acxetitan ekstere estas kvindek euxrojn.
*** La plej granda incidento dum IS okazis kiam unu
partoprenanto forpuŝis la dommastrinon kiu insistis ke fenestroj estu
malfermitaj, kvankam estis malvarme. Ŝi malpermesis
lin pluan partoprenadon.
**** Prelego pri faŝismo en Francio
***** La cxarma nigra birdo ofte diris »Halo«, »Morgen«
ktp.
****** Diversaj respondoj por rekoni en kiu lingvo estis
la kanto »Nur bruo« kies teksto estis »Grrrm grrrrrhm grrrrrm«